Esperanto

Anton Praetorius

Anton Praetorius (naskighis 1560 en Germanio en Lippstadt, mortis la 6-an de decmebro 1613 en Laudenbach che Bergstraße) estsi germana Pastro, reformita teologo.

Praetorius estis rektoro de la latinlernejo en Kamen/Vestfalio, kie lia edzino Maria 1586 naskis ilian filon Johannes. Anton Praetorius estighis la unua reformita pastro en la urbo Dittelsheim, kie li 1595 verkis latine la plej malnovan priskribon de la unua barelgo en la kastelo de Heidelberg. 1596 li estighis la princa koruma pedikisto en Birstein (che Frankfurt/Main). 1597 la princo nonumis lin membro de la kortumo che sorchistina proceso. Praetorius protestis kontrau la torturado de la akuzitaj virinoj. Li atingis la finighon de la proceso kaj ke la virino estis liberigita. Tio estas la unusola konata kazo, ke sacerdoto dum la prceso postulis la finon de la terura turmentado – kaj havis sukceson.

Praetorius perdis sian postenon de kortuma pedikisto kaj estighis 1598 pastro en Laudenbach (Bergstraße). Je pseudonimo de lia filo Johannes Scultetus la publikigis 1598 la libron „Detala raporto pri sorchado kaj sorchistoj“ kontrau sorchomanio kaj torturo. 1602 li havis la kuraghon aperigi la duan eldonon de la „Detala raporto“ je sia propra nomo kiel autoro. 1613 aperis la tria eldono kun persona prologo. 1629 nekontoj aperigis kvaran eldonon de la “Raporto pri sorchado kaj sorchistoj”.

La germana pastro Anton Praetorius batalis kontrau sorchistaj procesoj kaj torturo kaj aperigis 1598 libro kontrau persekuto de sorchistinoj.

verkoj de Praetorius

Vas Heidelbergense, Heidelberg, (pri la barelgo en la kastelo de heidelberg) oktobro 1595

Gründlicher Bericht von Zauberey und Zauberern. Per joannem Scultetum Westphalocamensem [Johannes Scultetus estas pseudonimo de Antor Praetorius], 1598 (libro kontrau persekuto de sorchistinoj kaj kontrau torturo – Noavj eldonoj 1602, 1613 kaj 1629

De Sacrosanctis Sacramentis novi foederis Jesu Christi 1602

 

Literaturo

Hartmut Hegeler: Anton Praetorius, Kämpfer gegen Hexenprozesse und Folter. Unna 2002, ISBN 3980896943

(Historia bografio pri Anton Praetorius, batalanto kontrau procesoj kontrau sorchistinoj kaj torturo)

Hartmut Hegeler und Stefan Wiltschko: Anton Praetorius und das 1. Große Fass von Heidelberg. Unna 2003, ISBN 3980896900 (Pri la barelego en Heildeberg)

Ekstera ligilo

https://drw-www.adw.uni-heidelberg.de/drw-cgi/zeige?index=buecher&term=praetoriuszauberei&seite=o02wid

Germana origina teksto des la raporto de Praetorius 1613